@esperanto Fediverso estas sendependa, sed interkonektita, socia reto.Ĝi ne havas senfinajn tempoliniojn aŭ proponitajn afiŝojn de nekonatuloj. Nur laŭtempe ordigitajn afiŝojn de tiuj, kiujn vi abonas.Mastodono estas la plej uzata servo en Fediverso. Simila al Twitter ĝis 2012. (joinmastodon.org/eo, esperantuja servilo: esperanto.masto.host/)Friendica estas servo simila al Fejsbuko ĝis 2010 kaj al Ipernity. (friendi.ca/)Pixelfed estas servo simila al Instagramo aŭ Ipernity. (pixelfed.org/)Kaj sendepende de kiun servon vi volas uzi mem, vi povas daŭre sekvi amikojn el la aliaj servoj. Nur kun unu konto, nenio pli, same kiel ĉe retpoŝto.Foto generita per Gemini 3.8 Flash Thinking, la teksto kaj scenaro estas propra verko.

all 4 comments

sorted by: hot top controversial new old
[–] 2 points 1 month ago

Kiel homaro ni ja ĝenerale disvolviĝas direkte al pli granda empatio, zorgo kaj respondeco. Tiuj valoroj estas bone reprezentataj de Fediverso.

  • source
  • [–] 3 points 1 month ago

    Slop slop slop

  • source
  • [–] 2 points 1 month ago*

    Los AI Slop

  • source
  • [–] [S] 1 point 1 month ago

    Ĉe Mastodono aperis konto, kiu anoncas Fediversajn kontojn de unuopaj Esperanto-organizoj: esperanto.masto.host/@fedivers…

  • source