Saluton! Mi serĉis rimedojn por lerni aliajn lingvojn per Esperanto, ne por lerni Esperanton. Ne ekzistas multe, sed jen kion mi trovis. Ĉiuj ligiloj kontrolitaj la 1-an de oktobro 2026.

Ĉu vi konas pliajn? Skribu ilin en komento kaj mi aldonos ilin al la listo. Oni povas respondi eĉ el Mastodon.

Ĝisdatigo de la 1-a de oktobro: aldonitaj russky.info, lernolibro de la hungara, lipu sona pona, Elefen, la frazlibroj de Vikivojaĝo kaj la lingva interŝanĝo, kaj korektite: la lecionoj de tokipona.info ankoraŭ funkcias. Dankon al @venca24@f.freinetz.ch, @kubofhromoslav@lemmy.world, @Lunarkido@esperanto.masto.host, @jorgesumle@lemmy.blahaj.zone kaj @TerpomoDekUnu@esperanto.masto.host!

Retejoj kaj aplikaĵoj

La retejoj de E@I estas plurlingvaj: ili ne estas faritaj nur por Esperanto-parolantoj, sed oni povas uzi ilin tute en Esperanto.

  • slovake.eu — la slovaka: kursoj, ekzercoj kaj vortaro. Senpaga, de E@I.
  • deutsch.info — la germana. Senpaga, de E@I.
  • russky.info — la rusa: kursoj, gramatiko kaj biblioteko. Senpaga, de E@I.
  • lingvo.info — la lingvoj de Eŭropo. Ne kurso: historio, gramatiko kaj kuriozaĵoj de ĉiu lingvo.
  • uTalk — aplikaĵo por 150 lingvoj; laŭ ĝia blogo, Esperanto estas unu el la deirlingvoj. Pagenda.

Kursoj en Vikilibroj

La plej ampleksaj:

Pli mallongaj: Germana, Interlingvao, Itala lingvo, Hebrea, Angla.

Presitaj libroj

Tokipono, Ido kaj Elefen

Por praktiki iun ajn lingvon

  • Tatoeba — frazoj en Esperanto kun ilia traduko al multaj lingvoj.
  • Reta Vortaro — vortaro de Esperanto kun tradukoj al multaj lingvoj.
  • Vikivortaro — la Esperanto-versio de Wiktionary.
  • Frazlibroj de Vikivojaĝo — 29 lingvoj. Ne plena kurso, sed la plej necesaj frazoj por vojaĝi; ĉiu povas plibonigi ilin.
  • Instruisto aŭ lingva interŝanĝo — trovi iun, kiu instruas la lingvon, aŭ iun, kiu parolas ĝin kaj volas lerni la vian aŭ Esperanton.

Jam demandite en lernu.net

all 5 comments

sorted by: hot top controversial new old
[–] 3 points 1 month ago

@VegVins E@I prizorgas ankaŭ retejon russky.info/ por lerni la rusan.tokipona.info/ funkcias standarde, ne necesas uzi IA.Retejo de Lingua Franca Nova havas rimedojn en Esperanto:* Enkonduko - elefen.org/salon/lingua/introd…* Gramatiko - elefen.org/salon/gramatica/eo/…

  • source
  • [–] 3 points 1 month ago

    @VegVinsMi lernis la tokiponon per tiu retejo en esperanto :lipu-sona.pona.la/eo/

  • source
  • [–] 3 points 1 month ago

    En Vikivojaĝo estas pluraj "frazlibroj" de diversaj lingvoj. Tio ne estas plena kurso, sed pli-malpli minimumo bezonata por trakti la plej kutimaj aferojn dum vojaĝado.

    https://eo.wikivoyage.org/wiki/Frazlibroj

    Ĉar tio estas vikia retejo, ankaŭ vi mem povas kontribui. Se vi interesiĝas, sed estas novulo pro vikioj, mi rekomendas senpagan videan kurson Bazoj de Vikipedio (la principo de redaktado estas sama, kvankam estas diferencoj en la temo).

  • source
  • [–] 2 points 1 month ago (1 child)

    Trovi instruiston de la lingvo, kiun vi volas lerni, ankaŭ estas bona maniero.

  • source
  • hideshow 1 child comment